Demandoj kaj respondoj

Kio kapitalismo estas?

Kapitalismo estas la nomo de speco de homa socio kiu nuntempe regas en ĉiu nacio en la mondo. La monda kapitalista klaso estas malgranda parto de la homaro kiu akaparas la rimedojn de produktado kaj distribuado (fabrikejojn, fervojojn, la teron mem, komunikilojn, ktp). Ĉiujn riĉaĵojn produktas la plimulto-ni la laborista klaso, per niaj cerbaj kaj korpaj kapabloj, kiujn ni devas vendi al la minoritato, ricevante nian prezon-la salajron-de la kapitalistoj. Ilia celo estas la produktado de varoj kaj servoj, se oni povas merkate vendi ilin por profito. Ne nur vivante el la profitoj (akirataj per ekspluato de la laboranta klaso), aldone, la kapitalistoj-kiel klaso-daŭre pligrandigas sian riĉecon prenintan de ĉiu sekvanta laborista generacio.

Al nia intereso, ĉu oni povas reformi la kapitalismon?

Ne: Ĉiam dum la kapitalisma epoko, profitoj (anstataŭ bezonoj) funckciigas la socion. Estas laboristoj kiuj aprobas, eĉ laude bonvenigas iajn reformojn, sed provoj por plibonigi la sistemon neniam povas nuligi la kontraŭdiron inter profito kaj bezono-fundamenta trajto de la nuntempa socisistemo. Estas tute egale, ĉu sincere promesas la politikistoj administri la sistemon por la gajno de la laboristoj-aŭ malsincere: Ili nepre malsukcesos, ĉar tiaj promesoj similas proponon direkti buĉejon en la interesoj de la bestoj.

Ĉu naciigo povas anstataŭi kapitalismon?

Ne: "Naciigitaj Industrioj" signifas nur ke la laboristojn ekspluatas la ŝtato kiel peranto de la kapitalistoj de unu lando, kontraŭe al ekspluatado per individua kapitalisto aŭ firmo. Naciigo estas ŝtatkapitalismo.

Ĉu estas socialismaj landoj?

Ne: En la tiel nomataj landoj la socisistemo estas (estis) ŝtatkapitalismo. La socian povon proprigas (proprigis) Partiaj burokratoj privilegiaj. Tie estas (estis) klare videblaj la supre skizataj trajtoj de kapitalismo. Enketo pri la monda komerco montras ke la pretende socialismaj landoj estas (estis) parto de la mondkapitalisma merkato, kaj ili ne povas malimpliki sin el la postuloj de profito.

Kion Socialismo signifas?

Tiu homa sistemo, Socialismo, ankoraŭ ne estas. Kiam oni starigos ĝin, ĝi devos esti tutmonda, por anstataŭi la eksmodan mondkapitalismon. Kiam Socialismo ekzistos, la loĝantaro komune posedos kaj demokrate regos la mondon. Ne estos elita klaso en tia favora situacio ke ĝi povus tiel ordoni la plimulton ke produktado estu katenata al profito. Tiam ne estos proprietuloj: Ĉio apartenos al ĉiuj. Produktado estos sole por uzo, neniam por vendado. Pri necesa laboro oni demandos nur: "Kion do, ni bezonas?" kaj "Ĉu ni povas plenumi niajn postulojn?" Oni respondos laŭ la haveblaj rimedoj. Tiam kontraŭe al nuntempe, la homaro pli bone gajnos avantaĝon de la modernaj teknikoj kaj komunikiloj. La fundamenta socialisma principo estas ke oni donos laŭ kapablo kaj prenos laŭ mem-decida bezono. Oni laboros laŭ volonta kunagado: la perforta devigo de salajra laboro estos for. Estos aĉetado nek vendado, kaj oni ne bezonos monon en socio de komuna posedo kaj libera akirebleco. La homaro, la unuan fojon en la historio, komune posedos ĉi tiun planedon.

Kiel Socialismo solvos sociajn problemojn?

Kapitalismo, ĉiam servante profiton antaŭ bezono, konstante produktas ĝenon post ĝeno. La plej multaj laboristoj timas pri la estonteco. Estas multaj maljunuloj kiuj, ĉiun vintron, suferas pro danĝere malvarmaj medioj, kaj miloj mortas. Milionoj da niaj sammondanoj apenaŭ vivas pro nesufiĉaj manĝaĵoj . . . ĉiutage mortas dekoj da ili. Tiaj problemoj finiĝos per socio produktanta laŭeble tiam, kiam necese por plen-plenumi bezonojn. Ĝuste nun estas tute vakaj domoj, kaj miloj da konstruistoj estas senlaboraj, kvankam multaj estas senhejmaj, aŭ loĝas en kadukaj domaĉoj. Ĝuste nun oni pagas farmistojn por ke ili ne produktu "troe" kaj oni detruas manĝaĵojn, sed milionoj malsatas. Ĝuste nun plilongiĝas la vicoj de malsanuloj el kiuj multaj mortas vane atendinte kuracadon . . . Tamen estas "ne ekonomie" provizi sufiĉan, taŭgan kuracadon por ĉiuj. En socialisma socio, nur la plej bona el ĉio sufiĉos por iu ajn homo.

Kion do fari pri naturaj homaj trajtoj?

La homoj ne konduktas laŭ instinktoj, sed laŭ la premtrudoj de la propraj sociaj medioj. La ĝangalo de kapitalismo naskas ruzpensadon kaj malice konkurencan konduton. Tamen ni homoj povas modifi nian konduton, kaj ni ja povos volonte kunlabori laŭ nia racia deziro al komforto kaj homara bono. Eĉ sub kapitalismo, oni ofte plezure deziras trakti afable sian fratulon. Malmultaj vere ĝuas esti parto de la ĉiutaga, rivalaĉa batalo en "civilizacio". Kiom pli bone, se la homa kunagado estus fundamento de la socia sistemo!

Ĉu la socialistoj estas demokratoj?

Jes: La Mondsocialisma Movado ne havas estrojn. Ĝin demokrate regas ĝia anaro, kiu komprenas ke Socialismo stariĝos sole per konscia laborista plimulto. La laboristoj liberiĝos sole per si mem-nek per estroj, nek partioj. Socialismo ne povas ekesti per dediĉa "ŝtatdetruanta" minoritato kiel promesas kelkaj maldekstruloj. Ankaŭ la klopodoj de profesiaj politikistoj tute neniel rilatas al Socialismo. Kiam laborista plimulto komprenos kaj deziros Socialismon, ili tuj faros kiel necese por demokrate venki la povon politikan. Ne estos Socialismo sen socialista plimulto.

Kion nun fari?

Multaj laboristoj scias ke io maltaŭgas, kaj ili deziras ŝanĝi la socion. Kelkaj aliĝas al reformgrupoj esperante ke oni povas fliki kapitalismon, sed vane, ĉar oni ne povas administri ekspluatantan klas-sistemon por bonfari al la ekspluatata plimulto. Multaj timas atom-militon, sed dum naciaj ŝtatoj dauros, la mondo ne evitos riskon de milito pro ekonomia konkurado. Estas multaj dediĉaj kampanjoj kaj virtaj aferoj en kiu bonemaj homoj entuziasmiĝas. Sed estas nur unu solvo por la problemoj de kapitalismo . . . forigi ĝin kaj fondi Socialismon. Unue ni bezonas socialistojn, kaj por allogi laboristojn al ĉi tiu celo ni bezonas scion, principojn kaj entuziasman ŝanĝemon. Ĉiuj povas kaj nepre devus gajni tiujn trajtojn. La sistemo kapitalisma ankoraŭ akcelas: malŝparegon, malriĉigon, kaj ege timigan danĝeron. Estas en via intereso informiĝi pri la solo movado por la kontraŭaĵo.