Bonvenon

En ĉiuj mondopartoj, etaj minoritatoj superregas je sia profito, aŭ rekte aŭ per la ŝtato, la vivrimedojn de Homaro. Kvankam nun ekzistas la produktofortoj, krudmaterialoj, homaj energioj kaj scioj kiuj necesas por provizi plenan liberan vivon por ĉiuj homoj, oni ne povas tiucele dediĉi ilin en la nuna socisistemo komerca. Ĉi tiu ege misuzema sociordo estas kapitalismo. La alternativa sociordo, nia celo, kiun ni nomas "socialismo" aŭ "komunismo", ankoraŭ ne ekzistas ie ajn.

Socialismo, baziĝos je komuna posedo de kaj demoxrata rego super la vivrimedoj fare de la tuta komunumo kaj en ties intereso. Jen tutplaneda komunumo sen naciaj landlimoj, en kiu oni produktas varojn kaj servojn per nedeviga kunlaboro, sole kaj rekte por uzado. Profitfarado ne plu estos la socipelilo; aĉetado kaj vendado-do ankaŭ prezoj, salajroj, profitoj, mono, bankoj , ktp-ne ekzistos. Ĉiu rajtos libere preni aĵojn laŭ bezono. Sociaj aferoj estos administrataj en tute demokrataj procedoj. Ekzistos nek deviga ŝtatmaŝino, nek armitaj fortoj.

Evidente minoritato ne povos trudi la kunagadan entuziasmon kaj socian respondecon kiujn necesigos socialismo; do nur konscia maĵoritata agado povos establi la novan socion. En modernaj politikaj kondiĉoj, socialista maĵoritato povas potenciĝi per balotado, kaj la sola obstaklo al establo de Socialismo estas la neesto de tia maĵoritato. Tial la plej grava tasko de socialistoj estas disvastigo de socialistaj ideoj kaj plimultigo da homoj kiuj komprenas kaj deziras socialistan socion.

Gvidanteco estas kontraŭsocialista principo. Socialista organizaĵo, celanta demokratan socion, devas mem esti tute demokrata. Ni oponas la koncepton leninistan de "avangarda partio". Fakte Bolŝevismo estas dudekjarcenta teorio por burĝaj revolucioj en kamparanaj landoj.

Registara posedo de moderna industrio estas ŝtatskapitalismo. Oni administras naciigitajn industriojn per kapitalistaj metodoj por profite vendi varojn sur mondaj merkatoj. Orienta Eŭropo, Sovetunio, Ĉinio, Kubo k.t.p. ne estas kaj neniam estis socialistaj socioj. En ĉi tiuj landoj evidentis la ĉefaj trajtoj de kapitalismo: la perŝtata rego de privilegiita klaso kiu superregas la vivrimedojn, pormerkata produktado, la salajra sistemo, kapitalakumulado.

Ni, mondsocialistoj, oponas ĉiujn formojn de rasismo kaj naciismo. La salajrlaboristoj ne havas patrujon. Kiam ajn ili subtenas siajn estrojn en iu internacia konflikto, ili oponas sian propran intereson. Ni oponas ambaŭ flankojn de ĉiuj milIitoj; militoj kreskas el la senĉesa ekonomipolitika luktado inter konkurantaj kapitalistaj klasoj kaj registaroj. En la kazo de Vjetnamio, ekzemple, ni samtempe oponis la registarojn de Suda kaj de Norda Vjetnamio kaj la konkurantajn imperialismojn de Ĉinio kaj de Usono. Ni ne konsideras, ke iu unu imperialismo estas la "ĉefa malamiko", kaj ke do necesas kunagi kun aliaj imperialismoj por venki ĝin.

Ni ne scias ĉu Esperanto estos la universala lingvo de la socialista mondsocio. Esperanto ja povas esti uzata por antauenigi la socialistan komprenon kiu antaunecesas por konstrui socion de abundeco kaj libereco.